San Canzian d'Isonzo
San Canzian d'Isonzo | |
komunumo de Italio vd | |
---|---|
Ŝtato | Italio |
Regiono | Friulo-Venecio Julia |
Provinco | GO Gorico |
Komunumaro | Carso Isonzo Adriatico (2017-2019) |
Geografia situo | 45° 48′ N, 13° 28′ O (mapo)45.813.466666666667Koordinatoj: 45° 48′ N, 13° 28′ O (mapo) |
Alto super marnivelo | 6 m |
Areo | 33 km² |
Loĝantaro | 6013 (2023) |
Loĝdenso | 177 loĝantoj/km² |
Subdividaĵoj | Begliano, Isola Morosini, Pieris (sede comunale), Terranova, Ca’ del bosco, Colassa, Isonzato |
Najbaraj komunumoj | Fiumicello (UD), Grado, Ronchi dei Legionari, San Pier d'Isonzo, Staranzano kaj Turriaco |
Patrono | entempligo de Maria |
Festa tago | 21-a de novembro, la patrona memortago |
Nomo de loĝantoj | sancanzianesi |
Poŝtkodo | 34075 |
Imposta kodo | H787 |
Kodo laŭ ISTAT | 031018 |
Telefona prefikso | 0481 |
Estro | |
Retpaĝo | Oficiala retejo |
San Canzian d'Isonzo estas komunumo en la orienta parto de norda Italio. Ĝi situas en la regiono Friulo-Venecio Julia kaj, ene de ĝi, en la tradicia provinco Gorizia, kiu ekde oktobro 2017 ne plu estas oficiala administra unuo. Ekde tiam la loko apartenis al intermunicipa aŭ interkomunuma teritoria unuo, nomata Carso Isonzo Adriatico, sed jam fine de 2019 denove ŝanĝiĝis la administra strukturo: nun ĝi apartenas al tiel nomata malcentra regiona unuo Gorico, kiu laŭ amplekso baze identas al la antaŭa provinco. Tial, pro praktikeco kaj plia koncizeco, tolereblas plutraduki la novan longan administran nomon Ente di decentramento regionale di Gorizia al Esperanto per "provinco Gorico" - tial, pro praktikeco kaj plia koncizeco, tolereblas plutraduki la novan longan administran nomon Ente di decentramento regionale di Gorizia al Esperanto per "provinco Gorico".
Fine de 2023 en la komunumo vivis 6 013 loĝantoj - fine de oktobro 2022 estis 6 029: sekve daŭre temas pri la oka plej granda komunumo de la provinco aŭ regiona unuo. Kristana patroneco estas la evento pri entempligo de Maria, kies memortago sekve estas la komunuma festotago. Najbaras la komunumoj Fiumicello (UD), Grado, Ronchi dei Legionari, San Pier d'Isonzo, Staranzano kaj Turriaco.